Pursangulo

raso de ĉevalo

Pursangulo estas ĉevalraso plej bone konata pro sia uzado en ĉevalkurado. Kvankam la vorto Pursangulo estas foje uzata por referenci al iu ajn raso de purrasa ĉevalo, ĝi teknike aludas nur al la raso de pursanguloj. Pursanguloj estas konsiderataj "varmsangaj" ĉevaloj, konataj pro sia vigleco, rapido kaj kuraĝo.

Brown horse looking out over a railing. The head is sideways to the camera and the horse is looking into the distance.
Pursanguloj havas bone ĉizilitajn kapojn.

La pursangulo, kiel ĝi estas konata nuntempe, disvolviĝis en Anglio en la 17a kaj 18a jarcentoj, kiam indiĝenaj ĉevalinoj estis hibriditaj kun importitaj orientaj stalonoj de arabaj, berberaj, kaj turkmenaj rasoj. Ĉiuj modernaj Pursanguloj povas montri sian pedigron al tri virĉevaloj origine importitaj al Anglio en la 17a aŭ 18a jarcento, kaj al pli granda nombro de fondaj ĉevalinoj de plej anglaj rasoj. Dum la 18a kaj 19a jarcentoj, la Pursanguloj disvastiĝis tra la tuta mondo; ili estis importitaj en Nordamerikon dekomence en 1730 kaj en Aŭstralion, Eŭropon, Japanion kaj Sudamerikon dum la 19a jarcento. Nuntempe ekzistas milionoj da Pursanguloj, kaj pli ol 118,000 ĉevalidoj estas registritaj ĉiujare tutmonde.

Pursanguloj estas uzataj ĉefe por ĉevalkurado, sed ili estas bredataj ankaŭ por aliaj rajdfakoj kiaj ĉevalsaltado, kombinita trejnado, dresrajdo, poloo, kaj vulpoĉasado. Ili estas ankaŭ komune krucigitaj por krei novajn rasojn por plibonigi jam ekzistintajn, kaj estis influaj por la kreado de la Mejlkvaronulo, la Harnisulo, la Anglarabulo, kaj de variaj rasoj de Mezsanguloj.

Pursanguloj suferas pli da malsanoj kaj akcidentoj ol aliaj ĉevalrasoj eble pro streso dum vetkurado kaj trejnado.

Eksteraj ligiloj redakti