Rajdarto estas arto aŭ praktiko rajdi.[1][2][3]

Rajdarto
speco de sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Ĉevalsaltado estas unu el la fakoj de Rajdarto.

Pli specife, Rajdarto povas aludi al rajdada sinteno dum rajdado, kaj enhavas kapablon rajdi ĝuste kaj kun efikaj helpoj. En konkurencoj de ĉevalmontrado, estas la rajdanto, pli ol la ĉevalo kio estas taksata. Juĝaj kriterioj kovras la rajdplenumadon kaj la faktan kontrolon faritan sur la ĉevalo, uzado de bridoj, taŭga sinteno, ĝusta formo, kaj kutime faktoroj pri la rajdpozo kaj pureco de la ĉevalo, de la rajdanto kaj de la ekipaĵo. La plenumado fare de la ĉevalo ne estas juĝita per se, ĉar plenumanta ĉevalo estas konsiderata rezulto de la kapablo de la rajdanto. Rajdarto okazas en diversaj fakoj kiaj ĉasmontrado, selrajdado, dresado, kaj vakeraj fakoj. Bonkvalita rajdartisto estas ĉiam ekvilibre kaj kongrue kun la ĉevalo, tenas ĝustan sintenon en ĉiu paŝotipo, movo aŭ super barilo, kaj montras regantan, sed trankvilan estomanieron, kapabla regi kaj konduki la ĉevalon per preskaŭ nevidebla bridaro.

En Usono, la plej granda organizanto de rajdartaj konkurencoj estas la United States Equestrian Federation (USEF). La organizo proponas rajdartajn eventojn kiaj agnoskitaj (oficialaj) montradoj, inklude tiujn de ĉasmontrado, dresado, selrajdado kaj vakera rajdado.

Referencoj redakti

  1. Macdonald, A.M. (ed.). (1972) Chambers Twentieth Century Dictionary. Chambers.
  2. n.a.. (2005) Oxford American Dictionaries (computer application). Apple Computer.
  3. Woolf, Henry (ed.). (1980) Webster's New Collegiate Dictionary. Springfield MA: Merriam. ISBN 0-87779-398-0.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti