Isaac Nicola

Isaac Nicola (naskiĝinta en 1916 je Havano; mortinta samurbe en 1997) estis elstara kuba gitaristo kaj profesoro, same kiel unu el la fondintoj de la moderna Kuba Gitaro-Skolo. Li estis frato de Clara (Cuqui) Nicola.

Isaac Nicola
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1916 (1916-04-11)
en Havano
Morto 14-an de julio 1997 (1997-07-14) (81-jara)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Familio
Frat(in)o Clara (Cuqui) Nicola
Infano Noel Nicola
Okupo
Okupo universitata profesoro • gitaristo • klasika gitaristo
Information icon.svg
vdr

Akademia edukadoRedakti

Isaac Nicola komencis lerni gitarludon de sia patrino, Clara Romero, en la Urba Konservatorio de Havano. Finstudinte tion en 1934, li studis harmonisciencon kaj muzikhistorion en la Konservatorio Bach. En 1939 Isaac Nicola daŭrigis sian profesiolernadon en Parizo ĉe Emilio Pujol, lerninto de Francisco Tárrega. Li ankaŭ lernis ludi la vihuelaon de Pujol faris esplorojn pri la historio kaj la literaturo de la gitaro.[1]

Verkado kiel gitaristoRedakti

En 1940 Nicola revenis al Kubo kaj vojaĝis denove al Usono, kie li daŭrigis longan amikan rilaton kun la kuba gitaristo José Rey de La Torre, kun kiu li prezentis koncerton en Havano en 1947. Post reveno al Kubo profundiĝis en periodon de aktiveco kiel interpretanto, kiu kulminis en 1957 per koncerto, en kiu li unuan fojon prezentis la faman Danza Característica de Leo Brouwer.[1]

Laboro kiel profesoroRedakti

En 1942 Nicola komencis instrui en la kulturorganizaĵo Pro-Arte Musical, anstataŭante tie sian patrinon Clara Nicola. En 1948 li okupis postenon de vicprofesoro en la Urba Konservatorio de Havano ĝis 1951, kiam li fariĝis titola profesoro.

Ekde tiam Nicola sin dedicis plene al la instruo, helpate de aliaj sindediĉemaj kunlaborantoj kiel la profesorinoj Marta Cuervo, Clara (Cuqui) Nicola (lia propra fratino) kaj Marianela Bonet.[1][2][3]

En tiu epoko Isaac Nicola aktivis restrukturante la metodon de gitarludo, kiun estis kreinta lia patrino, kaj ankaŭ aldonis multan de sia propra rikolto. Li fondis la bazojn de didaktika sistemo tuteca por la instruo de gitarludo, kiu inkluzive la kontribuaĵojn de multaj aliaj gitaristoj, profesoroj kaj komponistoj estis aplikata pli malfrue en la akademia de variaj generacioj de kubaj gitaristoj.[1]Nicola estis instruisto de multaj elstaraj kubaj gitaristoj kaj profesoroj kiel ekzemple Leo Brouwer, Jesús Ortega, Marta Cuervo, Clara Nicola, Carlos Molina, Flores Chaviano, Efraín Amador kaj multaj aliaj.

En 1982 Isaac Nicola estis unu el la fondintoj de la Festivalo Internacia de Gitaro de Havano, kiun li partoprenis ekde tiam kiel juĝanto.[4]

Premioj kaj distingojRedakti

  • Premio Nacional de Enseñanza Artística (1997)
  • Premio Nacional de Música (1997)
  • Ordeno "Félix Varela" (1981)

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Giro, Radamés. Leo Brouwer y la guitarra en Cuba. Editorial Letras cubanas. Havano, Kubo, 1986, p. 55.
  2. Ramírez, Marta María. Cuba: The Cuban Guitar School. SEMlac reports 7
  3. Gramatges, Harold. Presencia de la Revolución en la música cubana. Editorial Letras cubanas. 1983. P. 79.
  4. Ecured. Isaac Nicola. http://www.ecured.cu/index.php/Isaac_Nicola