Marta Cuervo (naskiĝinta je Havano en Kubo) estis kuba gitaristino kaj profesorino. Ŝi studis gitaron kaj muzikteorion ĉe la Urba Konservatorio de Havano, estante lernanto de la elstara gitaristo Isaac Nicola.[1]

Marta Cuervo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1999 (1999-11-30)
en Havano
Morto 30-an de novembro 2010 (2010-11-30) (11-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo gitaristo • klasika gitaristo
vdr

Kontribuoj redakti

Marta Cuervo kunlaboris lige kun Isaac Nicola kaj aliaj gitaristoj kiel Clara (Cuqui) Nicola, Marianela Bonet kaj Leopoldina Núñez je la kreado de unueca metodo por ĉiuj muziklernejoj en Kubo post la revolucio de 1959. Ŝi ofte insistis ĉe siaj propraj lernantoj kiel ekzemple Armando Rodríguez Ruidíaz, ke ili komponu kaj transskribu muzikon por la gitaro, kontribuante tiamaniere al la disvolvo de nacia instrusistemo kaj de indiĝena repertuaro por tiu instrumento.[1][2]

Inter la multaj lernantoj de Marta Cuervo menciendas la elstaraj gitaristoj Edel Muñoz, Joaquín Clerch,[3] Aldo Rodríguez,[4] Sergio Vitier García Marruz kaj Fernando Mariña (gitaristoj Mexiko).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Giro, Radamés. Leo Brouwer y la guitarra en Cuba. Editorial Letras cubanas. Havano, Kubo, 1986, p. 56.
  2. Ramirez, Marta Maria. Cuba: The Cuban Guitar School. SEMlac reports 7. Arkivita el la originalo je 2012-11-13. Alirita 2015-06-22.
  3. Joaquín Clerch. Arkivita el la originalo je 2012-06-18. Alirita 2015-06-22.
  4. Interreta konsultlibro pri muzikistoj kaj muziko