Isetskoje (Tjumena provinco)

Isetskoje (ruse Исетское) estas vilaĝo en Tjumena provinco (Rusio), centro de Isetska distrikto.

Isetskoje
vilaĝoadministra dividaĵo de Rusio
Administrado
Poŝtkodo 626380
Demografio
Geografio
Geografia situo 56° 29′ N, 65° 19′ O (mapo)56.485865.3226Koordinatoj: 56° 29′ N, 65° 19′ O (mapo) [+]
Isetskoje (Rusio)
Isetskoje (Rusio)
DEC
Isetskoje
Isetskoje
Situo de Isetskoje

Map

vdr

Geografio redakti

La vilaĝo situas en suda parto de Turinska ebenaĵo, ĉe la rivero Iseto, 72 km sude de Tjumeno kaj 68 km sud-okcidente de la fervojstacio Jalutorovsko.

Historio redakti

En 1898 ĝi estis nomita de vojaĝanto Konstantin Nosilov negranda, sed «vigla riĉa vilaĝo, konsiderante ĝian geografian situon, estonta urbeto». Li skribis ke iam tie ekzistis tatara urbeto, transformita de rusaj koloniistoj je remparburgo. En 1898 la vilaĝo havis bonan brikan preĝejon, vastan foiran placon kaj butikojn[1]. Nosilov konstatis ke ĉiujare la rivero Iseto subfosas la bordon, sur kiu staras la vilaĝo, pro kio konstruaĵoj devas densiĝi en ĉiam pli malvasta areo. Li prognozis kun certeco ke fine la rivero ĉirkaŭos la vilaĝon, transforminte ĝin je insulo. En Isetskoje kuniĝis kvar landvojoj — la Kurgana, Ŝadrinska, Jalutorovska kaj Tjumena — kio faris ĝin grava transporta nodo. Rande de la vilaĝo staris antaŭneloge konstruita granda malsanulejo, kie laboris kuracisto kaj sukuristo. Sabate okazis bazarvendado, sed foiroj estis subevoluintaj kompare al apudaj vilaĝoj. Tie haveblis tamen riĉaj negocistoj, el kiuj unu eĉ vendis birdaĵojn, ledojn kaj grason ĉiujare eksterlanden tra Rigo, enspezante po 500 000 rublojn[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Носилов, К. (сентябрь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (3), p. 167. 
  2. Носилов, К. (сентябрь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (3), p. 168.