Isla Mágica [ISla MAĥika] (Magia Insulo) estas temparko en Sevilo, kiu temas pri la malkovro de Ameriko kaj estis malfermita en 1997. Oni kreis ĝin profite de kelkaj instalaĵoj de la Internacia ekspozicio de Sevilo de 1992. La parko enhavas ses temzonojn plus unu akvozonon nome Agua Mágica (Magia Akvo).[1]​ Je la malfermo ĝi estis la unua temparko urba de la mondo,[2]​ ĉar plej ofte temparkoj estas ekster urboj.

Isla Mágica
tema parko
Situo
Geografia situo 37° 24′ 30″ N, 6° 0′ 1″ U (mapo)37.40833-6.00028Koordinatoj: 37° 24′ 30″ N, 6° 0′ 1″ U (mapo)
Map
Isla Mágica
Geografio
Trajtoj
vdr
Parto de la centra lago ekde ponto. Estas kopio de historia ŝipo fone.
Elemento de dekoracio: ŝtonkapo el Mezameriko.

La komplekso de Agua Mágica, malfermita en 2014,[3]​ enhavas artefaritan strandon, ondonaĝejon, toboganojn, naĝejojn por familia kaj infana banado, porinfanajn toboganojn kaj malrapidan riveron. En 2017 oni aldonis naĝejon kun saltokabloj, infanludejon kaj ripozejon.

Totale estas sep temzonoj, nome la jenaj:

  • Sevilo, Puerto de Indias (Haveno al Ameriko), kun altiraĵoj, restoracioj, vendejoj kaj ludoj
  • Puerta de América (Pordo de Ameriko), kun altiraĵoj, restoracioj, vendejoj kaj ludoj
  • Amazonia, kun altiraĵoj, vendejoj kaj ludoj
  • La Guarida de los Piratas (Piratkaŝejo), kun altiraĵoj, restoracioj, vendejoj kaj ludoj
  • La Fuente de la Juventud (La Fonto de la juneco), kun altiraĵoj, restoracioj, kaj ludoj
  • El Dorado, kun altiraĵoj, restoracioj, kaj vendejoj
  • Agua Mágica, kun altiraĵoj, restoracioj, kaj vendejoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isla Mágica en la hispana Vikipedio.