Islandministroj
Islandministro estis ano de la Registaro de Danio kiu prizorgis Islandon.
La 1-an de februaro 1904 la oficejo de la Islandministro translokiĝis geografie de Kopenhago al Rejkjaviko, kaj la ofico iĝis enlanda, alivorte ofico por islandanoj.
Ĝis 1917, kiam la ofico partiĝis inter pliaj ministroj, kaj Jón Magnússon ekestis la unua ĉefministro de Islando, la jenaj homoj estis Islandministroj:
- Hannes Hafstein (1-a de februaro 1904 - 31-a de marto 1909)
- Björn Jónsson (31-a de marto 1909 - 14-a de marto 1911)
- Kristján Jónsson (14-a de marto 1911 - 25-a de julio 1912)
- Hannes Hafstein (25-a de julio 1912 - 21-a de julio 1914)
- Sigurður Eggerz (21-a de julio 1914 - 4-a de majo 1915)
- Einar Arnórsson (4-a de majo 1915 - 4-a de januaro 1917).