Israela Landa Administracio

Israela Landa Administracio (hebree מנהל מקרקעי ישראל, Minhal' Mekarkeej' Israel', angle Israel Land Administration, akronime konata internacie ILA) estas parto de la israela registaro, kiu respondecas pri manaĝado de 93 % de la lando en Israelo, kaj kiu estas en Publika havaĵo. Tiuj teritorioj aŭ estas ŝtataj propraĵoj - apartenantaj al Juda Nacia Fondaĵo (JNF) - aŭ apartenas al Israela Evoluiga Aŭtoritato. La ŝtatanoj (ĉefe israeliaj judaj civitanoj) rajtas "posedi" tiujn nemoveblaĵojn en Israelo per luado de rajtoj de ILA por tempoperiodo de 49 ĝis 98 jaroj. La administracio baziĝas sur leĝoj pri lando en 1960 kaj regas je 5.750.000 akreoj.

Israela Landa Administracio
registara organizaĵo
Komenco 1960 vd
Fino 2013 vd
Lando(j) Israelo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Administracio de la Israela Lando helpas teni landojn en juda mano kaj eĉ pligrandigi tion eĉ sur okupataj palestinaj teritorioj. Oni kriktikas tiun administracion, ĉar malebligas aŭ malfaciligas posedon de lando por palestinoj.

Estrado redakti

La Israela Landa Konsilantaro difinas politikon de ILA. Ĝi konsistas el vic-ĉefministro, ministroj pri industrio, komerco, laboro kaj komunikado. La konsilio havas 22 membroj; 12 el la registaro kaj 10 el Jewish National Fund. La Ĝeneralan Direktoron de ILA nomumas la registaro.


Eksteraj ligiloj redakti