Israelo en la Olimpikoj

partoprenoj de olimpikaj teamoj el Israelo

Israelaj sportistoj unue en 1952 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala israela teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom en la Somera Olimpiko 1980, kiam la teamo aliĝis al bojkoto de la ludoj en protesto pri la invado de armeaj unuoj Sovetunio je Afganion fine de 1979. En vintraj olimpikoj malgrandaj israelaj teamoj ankaŭ partoprenas ekde 1994, sed ĝis nun ne akiris medalon. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 3 orajn, 1 arĝentajn kaj 9 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 82-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Israelo en la Olimpikoj

Flago de Israelo
IOK-kodo  ISR
NOK Israela Olimpika Komitato
Retejowww.olympicsil.co.il (hebree, iom ankaŭ angle)
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1984 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr
la unua israela teamo, en la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko

La Israela Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1933 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1952, ĝustatempe por ke israelateamo ankoraŭ povis havi sian debuton en la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko.

ormedalinto Gal Fridman kaj bronzmedalinto Arik Ze'evi post la somera Olimpiko 2004

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti


 
la olimpika kaj paralimpika israelaj teamoj, antaŭ la somera Olimpiko 2020