Israelo en la Somera Olimpiko 2020

sporta delegacio

La israela teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 90 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la israela teamo estis Jakov Tumarkin (hebree יעקב יאן טומרקין, ruse Ян Я́ков Тума́ркин) kaj Hanna Knjazjeva-Minenko (hebree חנה קנייזבה-מיננקו, ukraine Ганна Вікторівна Князєва-Міненко) dum la malferma ceremonio respektive Linoy Aŝram (לינוי אשרם) dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 39-an rangon.

Israelo en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Jakov Tumarkin (hebree יעקב יאן טומרקין, ruse Ян Я́ков Тума́ркин) kaj Hanna Knjazjeva-Minenko (hebree חנה קנייזבה-מיננקו, ukraine Ганна Вікторівна Князєва-Міненко) (malfermo)
Linoy Aŝram (לינוי אשרם) (fermo)
Sportistoj 90 en 15 fakoj
Medaloj
rango: 39
Oro
2
Arĝento
0
Bronzo
2
Sume
4
vdr

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Olimpika Komitato de Israelo.

Ekde la debuto de Israelo en 1952, israelaj atletoj aperis en ĉiu eldono de la Someraj Olimpikoj, krom la Somera Olimpiko 1980 en Moskvo, kiujn ĝi elektis ne partopreni pro la subteno de la bojkoto gvidata de Usono. Tio estis la 17-a apero de Israelo ĉe la Someraj Olimpikoj.

Por la unua fojo post kiam 11 israelaj sportistoj kaj okcidentgermana policisto estis murditaj dum la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno fare de la palestina terorista grupo "Nigra Septembro", okazis silenta momento dum la malferma ceremonio de la Olimpiko.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti