Malfermi la ĉefan menuon

István Dózsa [iŝtvAn dOĵa], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dózsa István estis hungara aktoro.

István Dózsa
Persona informo
Naskonomo Dózsa István
Naskiĝo la 22-an de junio 1895(nun 1895-06-22)
en Hungario Nyíregyháza (Hungario)
Morto ?
Profesio
Profesio aktoro
v  d  r
Information icon.svg

István Dózsa [1] naskiĝis la 22-an de junio 1895 en Nyíregyháza, pri la morto plene mankas informoj.

BiografioRedakti

István Dózsa devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1915. Komence li ricevis rolojn en trupo de Miklós Erdélyi en Nagyvárad (1915-1919), poste ekzemple en Miskolc (1920-1922), Gaja Teatro (1922-1926), kabaredo de László Békeffi (1932). En la sekvaj jaroj liaj roloj elĉerpiĝis, dum la 2-a mondmilito li estis videbla nur antaŭ juda publiko. En 1955 li estis videbla en Teatro Madách, poste li pensiuliĝis.

Elektitaj teatraj rolojRedakti

  • Zsigmond Móricz: Úri muri - S-ro Borbíró
  • Ĉeĥov: Cseresnyéskert - S-ro Simeonov
  • Zsolt Harsányi: A zenélő óra - Kampós

Elektitaj kinaj filmaj rolojRedakti

  • Petőfi (1922)
  • Hyppolit, la lakeo (1931) – ŝoforo
  • Uz Bence (1938) – armena lignoaĉetanto
  • Aranyóra (1945) – policano
  • Rokonok (1954)

Sola televizia filma roloRedakti

  • Honfoglalás (1963)

FontojRedakti