István Mártonfi
MÁRTONFI István (ma:rtonfi) estis hungara kuracisto naskita en Szamosújvár la 23-an de aprilo 1895 kaj mortinta en Șimleu Silvaniei la 19-a de septembro 1966. Li estis la pli aĝa frato de László Mártonfi.
István Mártonfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1895 en Gherla |
Morto | 19-an de septembro 1966 (71-jaraĝa) en Șimleu Silvaniei |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Kariero redakti
Mártonfi István diplomiĝis en la Universitato Ferenc József (1919). Li malfermis privatkabineton en Șimleu Silvaniei, pli poste li estis kuracisto de malsanulejo. Li redaktis la spritaĵgazeton Keserű Lapu (1921-22). Li estis direktoro-ĉefkuracisto de la loka malsanulejo (1940-46), ano de la redakcio de fakrevuo Medicul Nou – Új Orvos (1947).