László Mártonfi
MÁRTONFI László (pro. ma:rtonfi) estis hungara apotekisto, universitata profesoro naskita en Szamosújvár la 2-an de januaro 1903 kaj mortinta en Târgu Mureș la 20-an de oktobro 1973.
László Mártonfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1903 en Gherla |
Morto | 20-an de oktobro 1973 (70-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Okupo | |
Okupo | farmakologo |
Biografio
redaktiLászló Mártonfi diplomiĝis en la universitato de Koloĵvaro (1927), poste li doktoriĝis (1931). Inter 1933–1949 li estis apotekisto, de 1949 universitata profesoro en la fakultato de farmacio de Târgu Mureș. Li kreis la instruadon de farmacian kemion. Li partoprenis en la redaktado de la fakrevuo de Farmacia de Bukareŝto. Li havis gravan rolon en la redaktado de la volumoj 7-a kaj 8-a de la Rumana Farmakopeo.