István STÖSSEL [ŝtoesel], laŭ kutima hungara sinsekvo STÖSSEL István, (naskiĝis la 16-an de marto 1926 en Baia Mare, Rumanujo, mortis la 30-an de marto 2003) estis rumania hungara kuracisto.

Biografio

redakti

István Stössel apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Oradea. Li akiris diplomon de kuracisto en Timișoara, kaj samloke li estis universitata instruisto, ĉefkuracisto en hospitalo, doktoro de medicinaj sciencoj, gvidanto de Psikiatria Malsanulejo de Timișoara. En la 1980-aj jaroj de la 20-a jarcento li elmigris en Germanion.

Liaj kontribuoj

redakti
  • Normalitatea psihică, boală, limbaj (1972)
  • Omul şi universul informaţional (1978)