István Szedlacsek

István SZEDLACSEK [sedlaĉek] estas rumania hungara kemiisto. Li naskiĝis en Reghin la 1-an de oktobro 1952.

Biografio redakti

István Szedlacsek diplomitiĝis en Bukareŝto en 1976 pri kemio, poste pri matematiko en 1982. Li doktoriĝis pri biologio en 1992. De 1976 li laboris en kuracilfabriko, poste en Instituto Pasteur (1979–83); estis scienca esploristo en Scienca Instituto pri Biologio (1983–90). De 1975 li publikas en fakrevuoj (Revista de Fizică şi Chimie, Revue Roumaine de Bio­chemie, Studii şi Cercetări de Bio­chimie, Studii şi Cercetări de Biotehnologie, Biochem Journal, Bio­chemie Inter­nationale; post 1990 a Biomed. Bio­chem Acta, Int. J. Biochem, Methods Enzymol, J. Biol. Chem, Eur J. Bio­chem, J. teor. Biol, Biochem. Biophys. Res. Com.), sciencaj eldonaĵoj (Time-dependent or steady-state control of metabolic systems? Dordrecht, 2000).

Libro redakti

  • Biologie molecu­lară, kunulaŭtoro (Buk. 2005).

Fonto redakti