István Törő
István Törő [iŝtvAn torO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Törő István estas hungara poeto.
István Törő | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-an de decembro 1949 (74-jaraĝa) en Nagydobos | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • poeto • ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
István Törő[1] naskiĝis la 5-an de decembro 1949 en Nagydobos.
Biografio redakti
István Törő komence lernis agronomion, poste li akiris diplomon supozeble en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li havis diversajn okupiĝojn, ekzemple metalografo, ŝtata oficisto, ĵurnalisto, tamen plej ofte li vivtenis sin el literaturo. Li verkis poemojn, novelojn, fabelojn kaj similajn. Li ricevis ŝtatan premion en 2009 kaj du literaturajn premiojn.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Éltető világ (poemoj, 1989)
- Hamvas kék szilvaszemek (kolektitaj poemoj, 1996)
- A Tűzgyújtó Tündér meséje (fabellibro, 1997)
- Homokóra (elektitaj noveloj, 1999)
- A falusi életforma és változásai (sociografia libro, 2003)
- Szándékok (ĉiuj elektitaj noveloj, 2004)
- A gazda kezével – a gazda szemével (agronomia libro, 2010)
- Tavasz, pacsirtadallal (poemoj, fabeloj, 2012)
- Életem tükrében (noveloj kun poemoj, 2019)
Fontoj redakti
- hungarlingva membiografio Arkivigite je 2021-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]