Ivan Sarafov

bulgara esperantisto

Ivan Bonev SARAFOV (naskiĝis 1900 - forpasis la 18-an de februaro 1982) estis eminenta bulgara esperantisto.

Ivan Sarafov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
Morto 18-an de februaro 1982 (1982-02-18) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li esperantistiĝis ĉ. 1920 kaj ludis gravan rolon en la historio de la bulgara movado. Sarafov estis i.a. redaktoro de Bulgara esperantisto, estrarano kaj sekretario de la landa asocio, komitatano de UEA kaj sekretario de LKK de la 48-a UK 1963. Li iniciatis kaj redaktis la Esperantan revuon Bulgara filmo (1958-1960). Li estis kunaŭtoro de du grandaj vortaroj. En 1961 publikiĝis la bulgara-esperanta vortaro de Atanas D. Atanasov, Ivan Sarafov, Asen Simeonov kaj Dimitar Simeonov (624 p.). Du jarojn poste, en 1963, aperis la alidirekta esperanta-bulgara vortaro de Ivan Sarafov, Dimitar Simeonov, Kiril Georgiev, Simeon Ĥesapĉiev kaj Georgi Dimov (441 p.). En 1971 aperis lia verko pri la historio de la bulgara Esperanto-movado.

Verkoj redakti

  • Balgarsko-esperantski reĉnik (1961)
  • Esperanta krestomatio (Red.: Ivan Sarafov. 1968)
  • Esperanta legolibro (Red.: Ivan Sarafov. - 1968)
  • Esperanto-bulgara konversacilibro (1972)
  • Esperantsko-balgarski razgovornik (1963)
  • Lernolibro de Esperanto (Jordan Markov; Kunĉo Vâlev; Ivan Sarafov, 1976)
  • Kurs po Esperanto i ĉitanka (1957)
  • Legolibro : historiaj kaj literaturaj materialoj por superaj kursoj kaj memklerigo (1946)
  • Metodika na obuĉenieto po Esperanto (1965)
  • Skizo de la historio de Bulgara Esperanto-Movado (1971)
  • Svetat ima meĵdunaroden ezik (1961)
  • Uĉebnik po Esperanto (1963)

Tradukoj redakti

  • Botev, Ĥristo: Elektita verkaro (1969)
  • Engelhardt, V. N.: Uĉiliŝĉeto, uĉitelstvoto i meĵdunarodnijat ezyk (1946)
  • Ĥesapĉiev, Simeon St.: Kurs po Esperanto (1948)
  • Martinov, Ivan: Botelo el Erevan
  • Vâlev, Kunĉo Ivanov: Kurs po Esperanto za naprednali (1957)