Ivanhoé Rodrigues Baracho

profesoro, biologo, agronomo kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

IVANHOÉ Rodrigues BARACHO (Areia-Paraibo, la 6-an de marto 1928 - Campinas, la 3-an de decembro 2019) estis brazila biologo kaj aktivulo por Esperanto.

Ivanhoé Rodrigues Baracho
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1928 (1928-03-06)
en Areia
Morto 3-an de decembro 2019 (2019-12-03) (91-jaraĝa)
en Campinas
Ŝtataneco Brazilo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diplomita en 1955 pri Agronomio ĉe Escola de Agronomia do Nordeste en la naskurbo, en 1967 li ekinstruis en la Universitato de Braziljo (UnB). En la sekva jaro li magistriĝis ĉe Universitato de San-Paŭlio (USP) per studo pri la multobliĝo de Aspergillus nidulans (Eidam) Winter, sub la orientigo de João Lúcio de Azevedo. En 1969 li doktoriĝis ĉe la Universitato de Campinas (Unicamp) per disertacio pri la sekseco en tiu sama estaĵo Aspergillus nidulans.

En 1970 li transloĝiĝis al Campinas por fariĝi profesoro en la Instituto pri Biologio de Unicamp. En 1978 li tie iniciatis esperantistan grupon, kiu funkciis ĉe la universitata Departemento pri Genetiko por instruado de la lingvo. Li poste komisiis kaj superrigardis siajn studentojn okazigi kursojn en aliaj institutoj, kiel tiu pri Fiziko. En 1987 li aperigis la malgrandan sciencan revuon Hodiaŭa Genetiko, kun artikoloj pri Simbola Biologio, Genetiko k.s.

Post la emeritiĝo en 1995, li plu dediĉis sin al la publikigo de libroj pri la origino de la vivo, pri Simbola Biologio, pri Genetiko kaj pri demonstrado de la Lasta teoremo de Fermat, ĝis sia forpaso en 2019.