Ivett Pruzsinszky

hungara piedbatboksisto

Ivett Pruzsinszky [pruĵinski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pruzsinszky Ivett estas hungara boksisto, piedbatboksisto, plurfoja mondĉampiono, trejnisto.

Ivett Pruzsinszky
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1983 (1983-02-01) (41-jaraĝa)
en Esztergom
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo piedbatoboksisto
vdr

Ivett Pruzsinszky[1][2] naskiĝis la 1-an de februaro 1983 en Esztergom.

Biografio redakti

Ivett Pruzsinszky en sia aĝo 9 komencis frekventi luktan trejnejon en la loka sportklubo. Ŝi estis junulara mondĉampiono en 1999, en la sekva jaro inter la plenkreskuloj ŝi estis la unua en eŭropa ĉampionumo. Ŝi estis dufoje la unua en mondĉampionumo en 2001 kaj 2003. Intertempe ŝi estis kvarfoje hungara ĉampiono. Ekde 2001 ŝi jam estis ankaŭ boksisto, eĉ mondĉampiono en pezkategorio 71 kg. Ekde nekonata jaro ŝi estis trejnisto same en Esztergom.

Fontoj redakti

Referencoj redakti