Paro Fels

Isidoro kaj Regina Fels, judaj esperantistoj en Lvivo
(Alidirektita el Izidoro Fels)

Isidoro (Izraelo, Izak) FELS, doktoro kaj lia edzino Regina estis hebreaj esperantistoj el Lwów (jen la pola nomo, ukraine Lviv). Li estas kuracisto, naskita en 1870, ŝi en 1877. En sia hejmurbo ili laŭvice prezidadis multajn jarojn la Esperanto-Grupon. La infanoj parolis Esperanton antaŭ ol sian gepatran lingvon.

Isidoro (Izraelo) Fels dum UK 1912
Regina Fels dum UK 1912

La geedzoj estis murditaj de germanoj en 1941 kadre de la dua mondmilito en Lvivo[1].

Referencoj redakti

  1. Memore al tiuj, kiuj foriris… en Pola Esperantisto, jaro 34, no 2-3 (junio 1946), p. 29