János Bartha

BARTHA János [barta] estis rumania hungara lingvisto, altlerneja instruisto, presarkunlaboranto. Li naskiĝis en Coldău la 17-an de novembro 1927.

Kariero redakti

János Bartha akiris diplomon pri hungara lingvo kaj literaturo en 1952 en Universitato Bolyai de Kluĵo. Li estis praktikanto en la katedro pri lingvistiko de sama universitato, redaktoro de Politika Libroeldonejo de Bukareŝto, instruisto en Sfântu Gheorghe, Baraolt, Mikóújfalu, de 1961 ĝis 1980 asistanto, adjunkto de la Pedagogia Altlernejo de Târgu Mureș, poste licea instruisto ĝis sia pensiuliĝo en 1988. Li estis kunaŭtoro de lingvistikaj libroj, aŭtoro de ĉirkaŭ kvardek studaĵoj, 850 artikoloj. Li estis rubrikestro, redaktoro de la hungarlingva disaŭdigo de la Radio de Târgu Mureș.

Fonto redakti

  • Románia magyar ki kicsoda, 1997.