János Bodola [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodola János estis hungara pastro, kalvinana episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis zágoni.

János Bodola [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1754 en Transilvanio en Felsődoboly (nun en Rumanio). Li mortis la 14-an de januaro 1836 en Nagyenyed (nun Aiud en Rumanio).

Biografio redakti

János Bodola lernis laŭvice en Kézdivásárhely, Nagyenyed kaj Leiden. Hejmenveninta en 1784 li estis kalvinana pastro en Nagyenyed, kie li instruis teologion post 3 jaroj. En 1806 li iĝis eklezia ĉefnotario. Li estis elektita episkopo en 1815.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Ifjakhoz intéztetett, de mindeneket valóságos böltsességretanitó Bölts Regula (1787)
  • ’’Halotti prédikáció Kovács József nagyenyedi professzor felett 1795’’ (1797)
  • ’’Szent tanítás a Szentlélek élő templomának tiszta fejérségéről’’ (1809)

Fontoj redakti