János Kénosi Tőzsér

transilvania hungara unitariisma pastro

KÉNOSI TŐZSÉR János [kenoŝi teĵer janoŝ], naskiĝinta en 1708 en Kénos, mortinta la 27-an de junio 1772 en Torockószentgyörgy, estis hungara unitariisma pastro kaj eklezia historiisto. Lia distinga alnomo "Kénosi" deriviĝas de lia naskiĝloko.

Li verkis en la latina lingvo du-voluman libron "Unitario-ecclesiastica historia Transylvanica" (transilvania historio de la unitariisma eklezio), finverkitan de István Uzoni Fosztó kaj eldonitan en 2002[1]. Same latine li verkis "De typographiis et typographis Unitariorum in Transylvania; Bibliotheca scriptorum transylvano-unitariorum" pri unitariismaj publikaĵoj en Transilvanio.

Notoj redakti

  1. Unitario-ecclesiastica historia Transylvanica (angle) (HTML). Open Library. Alirita 2013-12-21.