János KÓKA [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kóka János estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, negocisto.

János Kóka

János Kóka [1][rompita ligilo] naskiĝis la 5-an de julio 1972 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Kóka frekventis franciskanan gimnazion en Esztergom, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1996. Jam dum la studentaj jaroj li konatiĝis al la informado, post siaj studoj li laboris en signiffaj informadaj firmaoj. Li estis ministro pri ekonomio kaj transporto inter 2004 kaj 2008, parlamenta deputito inter 2006 kaj 2010, en 2007 li estis ankaŭ partiestro. En 2007 provizore li estis ministro pri sano 2 semajnojn. Depost 2010 li plene forlasis la politikon, ĉar li estis ofte atakita, li revenis al la ekonomio. Li edziĝis dufoje, resume li havas 2 filinojn.

Fontoj redakti