János KUN estis rumania hungara ekonomikisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 7-an de septembro 1912 kaj mortis ?. Li estis la pli juna frato de Endre Kun.

Kariero redakti

János Kun akiris jurdoktortitolon en Parizo (1933). Li debutis kiel advokato en sia naskiĝurbo (1934-46), dume de 1940 li estis sub malpermeso laŭ la kontraŭjudaj leĝoj, en 1941-42 li suferis en laborkampo. De 1946 li estis ĉefoficisto en Ministerio pri Eksteraj Aferoj en Bukareŝto. Li estis dufoje gvidanto de Rumana Komerca Delegitejo de Moskvo (1947-51 kaj 1954-58). Li akiris en Moskvo doktortitolon ankaŭ pri ekonomiko. Li estis raportisto el Parizo de Temesvári Hírlap, pli poste de 6 Órai Újság. De 1984 li estis esploristo en universitato de Haifa.

Pli gravaj artikoloj en Korunk redakti

  • Külkereskedelmünk jelentősége (1965/7-8); A termelőerők területi elosztása (1966/11); Modern keresletkutatás (1967/4); Világkereskedelem és az új nemzetközi gazdasági rend (1978/4).

Libro redakti

  • Economia mondială: Orizont 2000, kunulaŭtoro (1980).

Fonto redakti