János Pongrácz
PONGRÁCZ János (pro. pongra:c) hungara vojvodo de Transilvanio naskita ? kaj mortinta la 22-an de decembro 1476.
János Pongrácz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de septembro 1426 en Egyházasdengeleg | |
Morto | 22-an de decembro 1476 (50-jaraĝa) en Buda | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | |
Profesio | ||
Okupo | militestro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
János Pongrácz estis filo de filino Klara de Johano Hunyadi, de 1462 vojvodo de Transilvanio. En 1464 li venkis la turkojn invadintajn en departementon Temes. En 1465 la reĝo Matiaso la 1-a eksigis lin el lia posteno, ĉar li kontraŭis sian eksteran politikon rilate al okcidenta Eŭropo. Post ribelo en Transilvanio en 1467 li denove fariĝis vojvodo kune kun Miklós Csupor (1468 – 72 kaj 1476) kaj li ricevis el bienoj de ribelintaj nobeloj. Li patroprenis en la militmarŝo kontraŭ Moldavio. Lia tombŝtono postrestis en la tombejo de Tövis.