János Repiczky [jAnoŝ repicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Repiczky Janos estis hungara orientalisto, bibliotekisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1847).

János Repiczky [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1817 en Hungara reĝlando en Újbars (nuntempa Nový Tekov en Slovakio). Li mortis la 25-an de marto 1855 en Pest (urbo).

Biografio redakti

János Repiczky frekventis universitaton en Tübingen. Hejmenveninta li edukis ĉe familioj, baldaŭe li laboris en akademia biblioteko. Li ekinstruis en universitato en urbo Pest en 1851. Li okupiĝis precipe pri turkaj dokumentoj havantaj hungarajn rilatojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Keleti órák (1848)
  • Gyakorlati török nyelvtan (Praktika turka gramatiko), (1851)
  • Nagy-Kőrös város török levelei (Turkaj leteroj de urbo Nagykőrös), (1859)

Fontoj redakti