János Severini [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Severini János, slovake Ján Severini estis hungaria slovaka instruisto.

János Severini [1] naskiĝis la 23-an de julio 1716 en Hungara reĝlando en Alsósztregova (nuntempa Dolná Strehová en Slovakio), li mortis la 8-an de majo 1789 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio redakti

János Severini frekventis mezlernejojn en Besztercebánya, Sopron, Pozsony, poste li studis en Tübingen, Göttingen, Halle, Lepsiko. Ekde 1755 ĝis sia morto li estis liceestro en Selmecbánya. Li multe strebis por alta edukado de la liceo. Li verkis diversajn lernolibrojn latinlingve, sed la difinitaj nomoj estis ankaŭ en germane, hungare, slovake.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Commentatio historica de veteribus incolis Hungariae Cis-Danubianae… (Sopronii, 1767)
  • Fundamenta historiae civilis… (1773)
  • Tentamen zoologiae Hungaricae, seu historiae animalium, quorum magnam partem alit Hungaria (1779)
  • Philosophia rationalis, seu logica… (1789)

Fontoj redakti