János Szántó Kovács

SZÁNTÓ KOVÁCS János (n. 24-an de aprilo 1852, Hódmezővásárhely – m. 8-an de junio 1908, Hódmezővásárhely) estis hungara tagdungito, kamparano, organizanto kaj simbolo de la agrarsocialisma movado en la hungara regiono Viharsarok.

Li devenis el malriĉa kamparana familio, li lernis tri jarojn en lernejo, sed pli poste provis kulturiĝi aŭtodidakte. Li laboris komence kiel taglaboristo, poste kiel grundlaboristo (fosis, portis grundon). La antaŭnomon Szántó uzis li ekde lia aĝo de 30. Li laboris en 1885 kiel prizona gardisto en Szeged, poste iĝis li policisto en Hódmezõvásárhely, kie oni maldungis en 1886 per atentigo. Li membriĝis en 1892 en la socialdemokrata Grundlaborista Asocio Hódmezővásárhelyi Munkás, Népkör), kie oni elektis lin al prezidanto (10-an de oktobro 1892). Ĉar la originalan asocion ne permesis la regpotenco, tiel oni organizis ĝin kiel Ĝenerala Laborista Leg-Asocio (Általános Munkás Olvasóegylet). Szántó havis elstaran oratoran kaj organizan kapablon, personecon, tiel la membraro atingis 1700 membrojn kaj plauj miloj partoprenis en aranĝoj de la asocio.

La ĝendarmaro kontraŭleĝe konfiskis la dokumentojn kaj librojn de la asocio (21-a de aprilo 1894), sekvatage oni arestis Szántó pro onidira perforto kontraŭ la aŭtoritato. Miloj da fiduloj postulis lian liberiĝon, la protestantan homamason disbatis husaroj el Szeged. La ĝendarmoj pafis en la amason, unu homo mortis. La registaro deklaris militstaton sur la Granda Hungara Ebenaĵo kaj oni arestis 68 personojn. Szántó estis juĝita je 5-jara prizono pro ekscito kaj perforto kontraŭ la aŭtoritato, sed post la apelacio, oni malpliigis lian punadon 1 jaron. Liaj kunuloj estis liberparolitaj aŭ baldaŭ liberiĝis.

Post lia liberiĝo en 1899, li laboris denove kiel taglaboristo. Dumtempe la loka movado disiĝis je du partoj, Szántó Kovács iĝis gvidanto de la pli radikala parto. Oni elektis lin prezidanto de la naŭopa komisio (15-an de decembro 1900.) en Hódmezővásárhely, en la Tutlanda Kamparana Kunsido (Országos Földmûves Értekezlet), post 10 dek tagoj li iĝis vic-prezidanto. Post la parlamentaj balotoj de 1901, oni juĝis lin pro kalumnioj kaj misfamigo. Li forlasis la movadon en 1902 kaj laboris en la lastaj jaroj kiel kamparano.

Eksteraj ligilojRedakti