János SZÁNTAY [sa:ntai] estis rumania hungara biokemiisto. Li naskiĝis en Oradea la 16-an de decembro 1922 kaj mortis en Oradea la 16-an de marto 2007.

Biografio redakti

János Szántay diplomitiĝis en Universitato Bolyai en 1949. Li laboris en Târgu Mureș kaj en Kluĵo. Li publikigis en fakrevuoj enlandaj kaj eksterlandaj. Li estis ano de societoj Academy of Sciences de Novjorko (1969), de Nuclear Hematology de Londono (1969), de Magyarok Nemzetközi Orvostudományi Akadémia (1992), honora ano de Magyar Magnézium Társaság, honora prezidanto de Magnezia Societo de Rumanio. (1992). Li estis plurfoja landĉampiono pri skermo inter 1943–63, finalisto en olimpio de Helsinki (1952). Li estis ankaŭ skulptisto.

Fonto redakti