WÁGNER János [vag:ner] estis hungara instruisto, botanikisto naskiĝinta en Temeskeresztes la 20-an de aprilo 1870 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de majo 1955.

Kariero redakti

Wágner havigis diplomon de instruisto en 1893 kaj li instruis en la porinstruistaj lernejoj de Csáktornya, Kiskunfélegyháza, Arad. En 1911 li estis lernejestro en Budapeŝto, en 1914 fakinspektisto; poste ĉefdirektoro. Li pensiuliĝis en 1928. Li esploris la flaŭron de Hungarujo kaj de la Balkano (ĉefe en montaroj Rila, Rodope kaj Balkano). Li verkis monografiojn pri la specoj de Centaurea kaj pri la tilioj.

Verkoj redakti

  • Magyarország virágos növényei (Bp., 1903);
  • A kis kertész (Bp., 1906);
  • Magyarország gyógynövényei (kun propraj koloraj pentaĵoj, Bp., 1908);
  • A kis tudósok (Bp., 1909);
  • A magyarországi Centaureák ismertetése (Bp., 1910);
  • Die Vegetation der ärarischen Sandpusta Deliblat, (Selmecbánya, 1914);
  • Hársfatanulmányok (Magy. Botan. L. 1925 – 1934);
  • Magyarország hársai (Kertészeti Közl. 1941 – 1945);
  • Fünfzehnjährige Beobachtungen an ungarischen Pulsatillen (Acta Botan. Szeged, 1942).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]