Jóan Petur Gregoriussen
Jóan Petur GREGORIUSSEN, ankaŭ konita kiel Jóan Petur upp í Trøð, (n. la 1-an de junio 1845 en Kvívík - m. la 15-an de novembro 1901) estis feroa verkisto kaj poeto. Li travivis sian junaĝon kune kun Joen Danielsen en la urbeto Kvívík, kie V.U. Hammershaimb estis tiutempe la loka paroĥa pastro.
Jóan Petur Gregoriussen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de junio 1845 en Kvívík | |
Morto | 15-an de novembro 1901 (56-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Ferooj vd | |
Profesio | ||
Okupo | kantoverkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La poemoj de Jóan Petur Gregoriussen famiĝis tra la tutaj Ferooj : Brúðarvísan aŭ La Edziĝa Balado restas tre ofte kantataj okaze de edziĝoj en la insularo.