József Csapó
CSAPÓ József , Csapó M., Csapó-Miklóssy [ĉapo:] estis rumania hungara agronomo. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 16-an de marto 1911 kaj mortis la Kluĵo la 1-an de majo 1979. Li estis la patro de agronomo József Csapó I..
József Csapó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1911 en Timișoara |
Morto | 1-an de majo 1979 (68-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Infano | József Csapó I. |
Okupo | |
Okupo | botanikisto |
Biografio redakti
József Csapó akiris diplomon en Kluĵo, doktortitolon pri biologio en 1948. De 1935 ĝis 1948 li instruis en Târgu Secuiesc, de 1948 en Agrikultura Altlernejo de Kluĵo. Liaj fakstudaĵoj en hungara kaj germana lingvoj aperis en gazetoj Scripta Botanica Musei Transilvanici (1942), Acta Bolyaiana (1948), Agrokémia és Talajtan (1954, 1956, 1960)/.
Volumoj pli gravaj redakti
- Talajtan (1958);
- Egyszerű talajvizsgáló módszerek (1962);
- Talaj és termelés (kune kun József Csapó I., 1980).
Fonto redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-04-17 per la retarkivo Wayback Machine