József Dorner [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dorner József estis hungara botanikisto, farmaciisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1858).

József Dorner [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1808 en Győr. Li mortis la 9-an de oktobro 1873 en Pest (urbo).

Biografio redakti

József Dorner frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Sopron. Inter 18241827 li laboris en apoteko en Sopron, poste ankaŭ en aliaj urboj. Inter 1831-1832 li plulernis en Vieno. En 1840 li akiris ŝtatan oficon, kiun li forlasis post fiasko de la hungara liberecbatalo. Baldaŭe li okupiĝis pri botaniko, sed en 1853 li ekinstruis en Szarvas, poste en Pest.

Verkaro (elekto) redakti

  • Das Banat in topographisch-naturhistorischer Beziehung, mit besonderer Berücksichtigung der Herculesbäder nächst Mehadia und ihrer Umgebungen…, (1839)
  • Az ásványtan elemei algymnasiumok és alreáliskolák számára (1858)
  • Die cuscuteen der ungarischen Flora (1868)

Fontoj redakti