József Komócsy [jOĵef komOĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komócsy József estis hungara ĵurnalisto, poeto, instruisto, fondinta membro kaj subprezidento de Societo Petőfi (1875).

József Komócsy
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1836 (1836-03-25)
en Vencsellő
Morto 19-an de junio 1894 (1894-06-19) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Lajos Komócsy vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Komócsy József

József Komócsy naskiĝis la 25-an de marto 1836 en Vencsellő. Li mortis la 19-an de junio 1894 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Komócsy komence estis junŝuisto, poste helpinstruisto, fine instruisto. Li komencis sian ĵurnalistan karieron en 1858. Inter 1859-1861 li instruis en Ungvár, poste li iris al Pest (urbo), kie komence li instruis. En 1863 aperis lia unua poemo. Ekde 1868 li redaktis gazeton, kiu levis lin el la malriĉeco, dume li verkis al aliaj revuoj, ekzemple: Hölgyfutár, Pesti Hírlap.

Verkaro (elekto) redakti

  • Komócsy József költeményei (Poemoj de József Komócsy) 1868
  • Szerelem könyve (Libro de amo) 1883 - poemaro
  • diversaj verkoj por junuloj

Fontoj redakti