József Mátray
József Mátray [jOĵef mAtrai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátray József estis hungara aktoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Maczonaky Károly [maconaki kAroj].
József Mátray | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Maczonaky Károly |
Naskiĝo | la 25-an de februaro 1897 en Zenta (Hungara reĝlando) |
Morto | ? |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro |
Károly Maczonaky [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1897 en Zenta (nuntempa Senta en Serbio), la mortodatenoj nekonatas.
Biografio redakti
József Mátray akiris diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi. En 1924 li aliĝis al trupo de Nándor Alapi. Inter 1927 kaj 1945 li apartenis al Gaja Teatro, sed inter 1940-1944 li havis rolojn ankaŭ en Teatro Madách. Post la 2-a mondmilito li apartenis al malgrandaj teatroj, fine li pensiuliĝis en Teatro Madách en 1962. Kelkfoje li ankaŭ reĝisoradis, ĝis 1951 li ofte havis filmajn rolojn.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- Bíró: Fölszállott a páva - Levinszky
- Kaufman–Hart: Örök keringő - Everett Nash
- Bruckner: Angliai Erzsébet - Suffolk
Elektitaj filmaj roloj redakti
- Budai cukrászda (1935) – ĉefjuĝisto
- Tavaszi szonáta (1942) – fianĉo
- Díszmagyar (1949) – barono Kékesy
- Különös házasság (1951) - kanoniko
Liaj reĝisoraĵoj redakti
- Burjakovskij: Üzenet az élőknek
- Vaszy: Dankó Pista