STADLER József (naskiĝis en 1951 proksime al Akasztó- mortis en novembro de 2017) estis hungara ŝaf-paŝtisto kaj la sola miliardulo (en hungaraj forintoj) en Hungario, kiu fakte enprizoniĝis.

József Stadler
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1951 (1951-01-02)
en Akasztó
Morto 21-an de novembro 2017 (2017-11-21) (66-jaraĝa)
en Dunaújváros
Mortokialo apopleksio
Tombo Akasztó
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenisto
vdr

Lia laboris en la 1960-aj jaroj kiel ŝafisto, poste - en tiu jardeko - komercisto pri ledoj kaj plumoj. Ŝi havis en 1993 jam propra kamiona floto, per kiu enspezis 125 milionojn da USD. Li sola pagis komence de la 1990-aj jaroj tiom imposton, kiom tuta aliaj impostantoj de hungara departemento Bács-Kiskun.

Li fifamis pri aĉeto - kun aliaj pentraĵoj – de la originala Lasta vespermanĝo de Leonardo da Vinci en fiktiva surpapera negoco. Poste li repetis de la imposta ofico la nur teorie elpagitan aldonvaloran imposton.

Li konstruis per la eltrompita mono stadionon en Akasztó. La stadiono nun estas malplena kaj ŝlosita, interne ĉiun ejon ornamas pentraĵoj (ekz. Stadler József kun sia familio, Stadler József cigarumas, Stadler József kiel paŝtisto ktp. kaj eĉ malpligrandigita versio de Lasta vespermanĝo de Leonardo da Vinci. La pentristo estis Dóra SIMÁK.).

Li estis unuafoje juĝita en 1998 je 9-jara prizono kaj konfisko de ĉiu posedaĵo pro financa, imposta trompo ks. Post 14 monatoj li liberiĝis, ĉar la supera juĝejo (tria) eksvalidigis la juĝon.

La akuziton en 2001 denove juĝis je prizono (5,5 jaroj) la unuagrada juĝejo. La juĝon mildigis la duagrada juĝejo (ĉifoje Supera Juĝejo (hungare Ítélőtábla)) pro ekonomiaj fiagoj je 4,5 jara prizono. Oni subkondiĉe liberigis lin en 2005 kaj li festis tion (per financa apogo de komerca televido TV2) kun 300 gastoj en Kiskőrös. Li plenumis (kun provizora aresto) 36 monatojn en prizono. Ekde 2005 li okupiĝis pri vendado de vestoj kaj purigaĵoj.. Li estis denove juĝita je prizono en 2011, li liberiĝis en februaro de 2016.

Li suferis en la lastaj jaroj je pankreata karcinomo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.