József STITZL [ŝticl] estis rumania hungara kuracisto, fakverkisto pri sporto. Li naskiĝis en Temesrékás la 21-an de decembro 1892 (mortodato nekonata).

Biografio redakti

József Stitzl studis en Budapeŝto kaj Koloĵvaro. Li laboris en Budapeŝto kaj Temeŝvaro. Dume li estis atleto en Temeŝvaro, ano de universitata futbalteamo en Budapeŝto. En 1920 li estis kuracisto en Recaș. Kiel sprotkuracisto li partoprenis la olimpion de Amsterdamo en 1928 kaj la kongreson de sportkuracistoj. Li publikigis pli ol 50 artikolojn pri medicinhistorio hungare kaj germane. En 1924 li aperigis la historion de sia naskiĝvilaĝo okaze de ties 200-a datreveno.

Studaĵoj redakti

  • A csecsemő- és kisgyermek-halandóság a bánáti sváb nép közt, annak okai és leküzdése 1-a premio de konkurso de Germana Kuracistsocieto Semmelweis;
  • Die Bedeitung des Deutsches Artzes in Banat, 2-a premio.

Fonto redakti