József Székely (skulptisto)
SZÉKELY József (se:kej) estis rumanuja hungara skulptisto, kiu naskiĝis la 8-an de februaro 1929 en Sângeorgiu de Pădure kaj mortis la 22-an de majo 2006 en Odorheiu Secuiesc.
József Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1929 en Sângeorgiu de Pădure |
Morto | 22-an de majo 2006 (77-jaraĝa) en Odorheiu Secuiesc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Biografio
redaktiJózsef Székely studis inter 1950 kaj 1955 en Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo. Ekde 1960 ĝis sia pensiiĝo en 1990 li estis instruisto en la Porinstruista Lernejo Benedek Elek en Odorheiu Secuiesc.
Ekspozicioj
redaktiEkde 1955 li havis plurajn individuajn kaj grupajn ekspoziciojn.
Publikplacaj kreaĵoj
redakti- Bokályfestő lány (Knabino pentranta vazon) (1957),
- Napozó nő (Sunbaniĝanta virino) (1969),
- Kibontakozás (Disvolviĝo) (1970),
- Grafino Claudia Rhédey (busto, 1996, Erdőszentgyörgy, Rhédey-kastelo).
Fonto
redakti- Artportal.hu Arkivigite je 2008-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo okaze de la 85-a naskiĝtago Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine