Július Varinský, naskiĝis la 9-an de aprilo 1911 en Liptovský Trnovec - mortis la 27-an de novembro 1992 en Hlohovec . Li estis instruisto, organizanto. Li gvidis E-kursojn en Prešov (1982, 1983), Nitra kaj Poprad. Li tradukis lernolibron Zagreba metodo. Li estis kunorganizanto de la 8-a kongreso de AE SSR; en E-klubo Prešov funkciis kiel sekretario. Li estis honorigita per bronza kaj en la jaro 1983 per arĝenta insignoj de SEA.

Fonto redakti

Esperantisto Slovaka 2/93, p. 18

Ján Vajs: 100 gravaj personoj (de slovaka E-movado), II-a eldono, por LEK eldonis Espero 2009.