Júzcar estas municipo hispana de la oriento de la provinco Malago en Andaluzio. Nome ĉe la Valo Genal, kaj estas unu el la vilaĝoj kiuj kunformas la komarkon la Montoĉeno de Arundo.

Júzcar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29462
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 243  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 38′ N, 5° 10′ U (mapo)36.6253567-5.1701858Koordinatoj: 36° 38′ N, 5° 10′ U (mapo) [+]
Alto 600 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Júzcar (Malago)
Júzcar (Malago)
DEC
Júzcar
Júzcar
Situo de Júzcar
Júzcar (Hispanio)
Júzcar (Hispanio)
DEC
Júzcar
Júzcar
Situo de Júzcar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Júzcar [+]
vdr
Vido de Júzcar.

Situanta je 623 metroj super la marnivelo, ties loĝantaro estas de 221 loĝantoj (INE 2010. Ili nomiĝas juzcareños.

Limas norde kun la municipo de Arundo; oriente, kun Cartajima kaj Pujerra; sude kun Estepona; kaj okcidente kun la municipoj Jubrique, Faraján y Alpandeire.

Ĝi distas 25 km de Arundo kaj 144 km de Malago.

Historio redakti

La deveno estas berber-araba, pri kio atestas ne nur la nomo de la vilaĝo sed ankaŭ aliaj de proksimaj bienoj. Post la konkero fare de la Katolikaj Gereĝoj la loĝantaro pluestis de moriskoj, tio estas islamanoj perforte konvertitaj al kristanismo, plej ofte nur ŝajne. Pro kio intervenis la Inkvizicio kaj komence de la 17a jarcento estis forpelitaj. Poste venis loĝantoj de ekstere kio estis bazo de la nuna loĝantaro.

Dum la 18a jarcento estis fabriko de stano danke al abundo de ligno en la proksimeco. La transporto de krudaj materioj kaj varoj fariĝis per kameloj, pli rezistaj ol ĉevaloj, azenoj aŭ muloj.

En 2011 la vilaĝanoj akceptis farbi siajn domojn blue por allogi vizitantojn okaze de premiero de filmo pri famaj bluaj roluloj de animeo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti