Jacques Tondu
Jacques TONDU estis franca politikisto kaj deputito naskiĝinta la 26-an de majo 1827 en Pont-de-Veyle (Ain) kaj mortinta la 28-an de decembro 1900.
Jacques Tondu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de majo 1827 en Pont-de-Veyle | ||||
Morto | 28-an de decembro 1900 (73-jaraĝa) en Pont-de-Veyle | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Deveninta de familio de notarioj, li sukcedis sian patron en 1852. Li estis elektita kiel urbestro de Pont-de-Veyle en 1870 kaj fariĝis deputito de la departemento Ain de 1876 ĝis 1889. Li seĝis ene de la maldekstra respublikisma grupo, kaj estis unu el la 363 deputitoj, kiuj malakceptis konfirmi sian fidon al la registaro de Albert de Broglie la 16-an de majo 1877.
Li ne denove kandidatiĝis en 1889 kaj fariĝis, de 1890 ĝis 1893, direktoro de la frenezulejo de Bron. Li cetere estis ĝenerala konsilisto de la departemento Ain kaj vicprezidanto de la departementa asembleo.
Literaturo redakti
- « Jacques Tondu », en Dictionnaire des parlementaires français (1889-1940), direktorita de Jean Jolly, PUF, 1960
- « Jacques Tondu », en Adolphe Robert kaj Gaston Cougny, Dictionnaire des parlementaires français, eld. Edgar Bourloton, 1889-1891