Jailhouse Rock (filmo)

Jailhouse Rock (Mallibereja rok-muziko) estas usona filmo de Richard Thorpe aperinta en 1957. Ĝi estas ĉefe fama pro ties kanzonoj, kantitaj de Elvis Presley, kiu ankaŭ estas ĉefrolanto.

Jailhouse Rock
filmo
Originala titolo Jailhouse Rock
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1957
Ĝenro amafera filmo, muzika filmo, mallibereja filmo, filma dramo
Kameraado Ralph E. Winters
Reĝisoro(j) Richard Thorpe
Produktisto(j) Pandro S. Berman
Scenaro Guy Trosper
Muziko de Jeff Alexander
Rolantoj Elvis Presley • Judy Tyler • Mickey Shaughnessy • Vaughn Taylor • Dean Jones • Hugh Sanders • Grandon Rhodes • Katherine Warren
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
IMDb
vdr
Presley kaj Tyler

En 2004, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por havi "kulturan, historian kaj estetikan gravecon".

Temo redakti

Presley ludas la rolon de "Vince Everett", eks-kondamnito laboranta en la muzika industrio, kun simila tiama publika bildo kiel Presley. Enirinte en malliberejon post batalo en trinkejo kiun li ne provokis, Everett renkontas kaptiton Hunk Houghton, kaj ambaŭ homoj ligiĝas. Houghton, eksmoda kantisto de kontrea muziko, instruas gitar-ludadon kaj kantadon al Everett.

Post sia liberigo, Everett eklaboras en nokto-kluboj, tamen ne kiel kantisto. Li renkontas Peggy Van Alden, talent-serĉanton por muzika kompanio, kiu ebligas al Everett registri kanzonon. Ili alportas lian prov-bendon al direktoro de malgranda disk-kompanio, kiu rifuzas ĝin sed kaŝe registras la saman aranĝon kun unu el siaj propraj steluloj. Everett kaj Van Alden tiam lanĉas sian propran kompanion por eldoni kaj disvastigi la diskojn de Everett, kaj famo, riĉeco kaj film-kariero sinsekvas.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Filmmuziko redakti

  • "Jailhouse Rock" (Jerry Leiber, Mike Stoller)
  • "Treat Me Nice" (Jerry Leiber, Mike Stoller)
  • "I Want To Be Free" (Jerry Leiber, Mike Stoller)
  • "Don't Leave Me Now" (Aaron Schroeder, Ben Weisman)
  • "Young And Beautiful" (Abner Silver, Aaron Schroeder)
  • "(You're So Square) Baby, I Don't Care" (Jerry Leiber, Mike Stoller)

Fato redakti

Kun-stelulino Judy Tyler mortis en aŭto-akcidento la 4-an de julio 1957, tri tagojn post la fino de filmado. Presley konsekvence rifuzis spekti la filmon.

Eksteraj ligiloj redakti