Judy Tyler

usona aktoro

Judy TYLER (naskiĝnome: Judith Mae Hess) (naskiĝis la 9-an de oktobro 1932 en Milvokio (Viskonsino), mortis la 4-an de julio 1957 apud Rock River (Wyoming)) estis usona aktorino.

Judy Tyler
Kiel Peggy Van Alden en Jailhouse Rock (1957)
Kiel Peggy Van Alden en Jailhouse Rock (1957)
Persona informo
Naskiĝo 9-a de oktobro 1932
en Milwaukee (Viskonsino)
Morto 4-a de julio 1957
en apud Rock River (Wyoming))
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aŭtomobila akcidento vd
Tombo Ferncliff Cemetery vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1947–1957 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta Judith Mae Hess en Milvokio, Viskonsino, ŝi venis de familio en la spektakla medio kaj estis kuraĝigita studi dancadon kaj aktoradon. Ŝia aktora kariero komenciĝis en la adolesko per regulaj aperoj en Howdy Doody kiel Princess Summerfall Winterspring (Princino Someraŭtuno Vintroprintempo) de 1950 al 1953.

Kiel ŝia patrino, ŝi fariĝis ĥoristino sed poste ŝi ekludis ĉefan rolon en la muzikalo de la duopo "Rodgers kaj Hammerstein", Pipe Dream. Life verkis artikolon pri la kreskantaj talentoj de Broadway kun Tyler sur la kovrilo de la magazino kiel unu el la promesplenaj steloj. Ŝi vivis kun siaj gepatroj en Teaneck, New Jersey kiam ŝi aperis en Howdy Doody kaj Broadway.[1]

Ofertita oportunecon en Hollywood, Tyler aperis en la filmo Bop Girl Goes Calypso kaj poste ludis ĉefan rolon kun Elvis Presley en Jailhouse Rock (1957). post la fino de filmado de la filmo de Presley, ŝi kaj ŝia dua edzo, Greg Lafayette, havis ferion. Dum veturado tra Wyoming, ili estis implikitaj en aŭto-akcidento sur Ŝoseo 287, norde de Rock River (Wyoming), kiu forprenis ambaŭ iliajn vivojn.[1] Presley diris, ke li ne povis spekti Jailhouse Rock ĉar li estis tiel malĝojigita de tiu morto. Per stranga interligo de la cirkonstancoj Tyler kaj ŝia kun-stelulo de Pipe Dream, William Johnson ambaŭ mortis de vundoj suferitaj en aŭto-akcidentoj la saman jaron.

F-ino Tyler aperis en la unua sezono de Perry Mason en la epizodo "Case of the Fan Dancers Horse" kiel Chi-Chi.

La kremaciitaj restaĵoj de Judy Tyler troviĝas en la Privata Familia Ĉambro de ŝia edzo en la maŭzoleo en tombejo de Ferncliff en Hartsdale, Nov-Jorkio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti