MÁTHÉ Jakab (ma:te:) estis hungara lingvisto naskita en Cozmeni la 14-an de novembro 1926 kaj mortinta en Budapest la 5-an de decembro 2001.

Biografio redakti

Jakab Máthé finis la mezlernejon en Miercurea Ciuc (1948) interrompite pro la dua mondmilito kaj pro militkaptiteco. Li akiris diplomon de instruisto pri la rusa lingvo kaj literaturo en la Bolyai Tudományegyetem (1952). Li instruis en metilernejo en Kluĵo. Ekde 1953 li estis asisto en la slava filologia katedro de la sama universitato, ekde 1959 en la Universitato Babeş-Bolyai, ekde 1970 li estis adjunkto. En 1977 li translokiĝis Budapeston. Li publikis en NyIrK, Cercetări de Lingvistică, Cahiers de Linguistique Théoretique et Appliquée, Revue Roumaine de Linguistique, Computational Linguistics (Budapest) Slavica (Debrecen). En Budapeŝto li radaktis la studvolumon de Solomon Marcus kun titolo A nyelvi szépség matematikája. Li estis la kunlaboranto de Lingvoscienca Instituto de la MTA, pli poste adjunkto, docento kaj fine la katedrestro de la rusa katedro de la Ekonomiscienca Universitato.

Volumoj redakti

  • Az orosz nyelv kézikönyve. Hangtan és Alaktan (kunulaŭtoro, 1956);
  • Nyelvészet és matematika (kun Paul Schweiger, Antenna, Kv. 1977);
  • A 19. századi nyelvtudomány rövid története (1997);
  • A 20. századi nyelvtudomány történetének főbb elméletei és irányzatai (1998);
  • A nyelvtudomány története az ókortól a 19. század elejéig (manuskripte).

Literaturo redakti

  • Péntek János: M. J. – Sch. P.: Nyelvészet és matematika. NyIrK 1977/2.

Fontoj redakti