Jakob Hechtl

germana esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jakob HECHTL estis aŭstra-germana esperantisto kaj fervojisto. Li naskiĝis en 1872 kaj mortis la 30-an de aŭgusto 1928 en Munkeno. Jakob Hechtl estis prezidanto de la loka grupo Franzensbad. Li organizis la 4-an Tutaŭstrian Esperanto-Kongreson en Franzensbad en 1914, kaj iniciatis tie la unuan Esperanto-monumenton.

Jakob Hechtl
Jakob Hechtl.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1871 (1871-11-30)
Morto 30-an de aŭgusto 1928 (1928-08-30) (56-jara)
en Munkeno
Lingvoj Esperantogermana
Loĝloko Františkovy LázněEger
Ŝtataneco AŭstrioGermanio
Okupo
Okupo esperantistofervojisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li verkis por la "revuo Esperanto". Internacie, li inter alie partoprenis la 9-an Universalan Kongreson de Esperanto de aŭgusto 1913 en Berno (Svislando).

la Zamenhof-monumento de 1914 en Franzensbad

VerkojRedakti

  • Franzensbad - La plej fama banurbo de la mondo rilate al torfaĵaj banoj. La plej efíka kuracloko por kormalsanoj, esperantigis J. Hechtl, Franzensbad Kuracdirekcio, 1914, eldonejo J. Kobrtsch & Gschihay, Eger-Franzensbad 16 paĝoj 13 cm (slipo en la francia Esperanto-biblioteko)

Pri la inaŭguro de la Unua Esperanto Monumento en Franzensbad raportis la Esperantista gazetaro

Pri la monumentoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti