Jakob Prandtauer

aŭstra arkitekto

Jakob PRANDTAUER (naskiĝinta la 6-an de julio 1660 en Stanz/Distrikto Landeck, mortinta la 16-an de septembro 1726 en Sankt Pölten) estis gravega baroktempa aŭstra arĥitekto, skulptisto kaj stukisto.

Jakob Prandtauer
Jakob Prandtauer-2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1660 (1660-06-06)
en Stanz bei Landeck
Morto 16-an de septembro 1726 (1726-09-16) (66-jara)
en St. Pölten
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arkitektoskulptistostukistokonstruestro
Verkoj Monaĥejo Melk
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Estante filo de masonisto Jakob estis lernoknabo ĉe Hans Georg Asam en Schnann/Distrikto Landeck inter 1677 kaj 1680 kaj travivis poste migradajn lernojarojn kiujn li verŝajne pasigis en Suda Germanujo malpost ol ekloĝi en Sankt Pölten. Tie li plejofte nomitis skuptisto, laŭ la tiama tradicio arĥitekta tiutempe: tiam multaj arĥitektoj, ekz. ankaŭ Johann Bernhard Fischer von Erlach havis plurajn talentojn. En 1693 Prandtauer klopodis gajni la necesajn dokumentojn por rajti ekprofesiumi surloke. La saman jaron li laboris kun la samlandano tirola Christian Alexander Oedtl ĉe la aŭgustenana konvento de Dürnstein.

Post ricevo de la unuaj mendoj en la ĉirkaŭaĵoj de Sankt Pölten (paroĥejo en Grafenegg-Haitzendorf, 1694–1700) kaj Vieno (Palais Questenberg, ĉ. 1700) li faris en 1702 kontrakton pri la novkonstruo de la Abatejo Melk kun abato Berthold Dietmayr. Kiel arĥitekto, inĝeniero, ĉefkonstruisto kaj ĉefinspektisto li okupiĝis pri tiu ĉi abatejo kvazaŭ ĝismorte. Krom lia lerteco fari planojn ankaŭ la metia sperto kaj lia efikaj kaj severa kontrolo de la laboristoj rekomendis lin al aliaj ekleziaj prelatoj: pro tio li ankaŭ rajtis transpreni la konstrugvidadon ĉe diversaj konventoj aliaj (de Garsten/Distrikto Steyr-Land kaj Sankt Florian/Distrikto Linz-Land ekde 1709, Abatejo Kremsmünster ekde 1710 kaj de Herzogenburg ekde 1714). Sekve juste li taksatas la plej grava klostrokonstruisto kaj konstruentreprenisto baroka en sia lando. Starante en la itala tradicio de la 17-a jarcento la talento prandtauer-a ankaŭ ĉerpis el la monumenta-plastika stilo de Johann Bernhard Fischer von Erlach kaj de la pli dekoraciema-iluziiga sinteno de Lukas von Hildebrandt. Tamen Prandtauer kutimis taŭgigi la modelojn je regionaj cirkonstancoj. Rimarkinde simplaj motivoj karakterizas la konstruarton de Prandtauer. La ofte longa fasado bone kaj fortimprese ordigitis fenestre. Ĉe elsaltantaj kolonoj kaj pavilonoj lia motiva ŝanĝamo eĉ plialtiĝis.

La vera temo de Prandtauer estas ankaŭ la rilato de la konstruaĵoj kun la ĉirkaŭaĵoj kiu elstare videblas en Melk. Sur modeste alta montokresto supre de la rivero Danubo la kapon de la konventa tuto igas paro da oblikvaj pavilonoj kun bastiona meza duo. Ĝi malfermiĝas verte je Danubo. Tiu ĉi grupo regatas de remetita dutura fasado de la konventpreĝejo kun giganta tambura kupolo. La ensemblo tre diversa en si faritis por ke ĝi fortimpresu kaj de la proksimeco kaj de la malproksimeco. Krom grandaj, simplaj kaj ŝtupe grandiĝantaj siluetoj la arĥitekturo ĝojas ankaŭ pri elementoj por spektado disde la proksimeco, ekz. kurba pilastra ordo de la kirka fasado aŭ la plastikaj fenestrogrupoj de la pavilonoj.

Prandtauer strebas plidinamikigi la konstrusubstancon kaj malfermi la tuton al la ekstero por pli fortimpresigi la fasadojn. La frontoj ofte plurajn metrojn longaj en la direkto de la urbo akcentatas de plataj elsaltantaj kolonoj aŭ memstaraj pavilonaĵoj kun interesaj monumentaj solvoj (kelkfoje simile al aferoj ĉe la monaĥejo de Sankt Florian). La influo de la viena palaca arĥitekturo, aparte de Fischer von Erlach, ĉiam rimarkatas tie, kie Prandtauer prenas kiel modelon palaco-skemon (ekz. ĉe la ĉefa enireja zono de Melk kie oni memorigatas je la aspekto de la erlach-a Trautson-palaco en Vieno).

En la 21.7.1692 li nuptis Elisabeth Maria Rennberger, servistino de la grafinod Gurland zu Thalheim. Lia parenco Joseph Munggenast finfaris aferojn kiujn Prandtauer ne plu povis malkomenci.

VerkojRedakti

  • Abateja kirko de Melk, 1702-14; ĉefa enirejo, 1723/24
  • St. Florian, ĉefa enirejo, 1708–13; marmorsalonego, 1718-24
  • plezurkastelo de Hohenbrunn, 1724-29
  • Herzogenburg, ĉefa enirejo, komencite en 1714
  • Sonntagberg, pilgrimada kirko, komencite en 1706
  • Kremsmünster, finfaro de la pilgrimadkirko en Christkindl, 1708/09
  • Ravelsbach, paroĥuja kirko, 1721-26
  • Wullersdorf, paroĥuja kirko, komencite en 1725

FontoRedakti

Prange, Peter: "Prandtauer, Jakob", ĉe : Neue Deutsche Biographie 20 (2001), p. 670-671 (tie ĉi interrete)