Dürnstein

komunumo en Malsupra Aŭstrio
blazono mapo
situo en Aŭstrio
Bazaj faktoj
Federacia lando: Malsupra Aŭstrio
Distrikto: Krems-Land (aŭtokodo: KR)
Areo: 16.81 km²
Loĝantoj: 911(31a de decembro 2005)
Alteco: 209 m super marnivelo
Poŝtkodo: 3601
Telefonkodo: 02711
Geografia situo: 48° 23′ N 15° 31′ O / 48.383 °N, 15.517 °O / 48.383; 15.517 (mapo)Koordinatoj: 48° 23′ N 15° 31′ O / 48.383 °N, 15.517 °O / 48.383; 15.517 (mapo)
Oficiala Municipokodo: 3 13 04
Oficiala retpaĝo: www.duernstein.at
politiko
Urbestro: Barbara Schwarz (ÖVP)

Dürnstein [DIRNstejn] situas en la federacia lando Malsupra Aŭstrio. La komunumo situas en la nordokcidenta parto de la federacia lando kaj estas parto de la historia regiono Waldviertel [VALTfirtl] (arbara regiono). Krome la komunumo, kiu troveblas rekte norde de la rivero Danubo, ĉe la maldekstra bordo, estas parto de la pejzaĝo Wachau [vaĤAŬ]. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 864 loĝantoj.

La urbeto prezentas neforgeseblan aspekton pro siaj vidindaĵoj. Speciale pro la restoj de la kastelo "Kuenringer", la konstruaĵo de la iama monaĥinejo "Klarissinnen" kaj la preĝejo "Kunigunde", la estinta kastelo "Starhemberg", la iama monaĥejo de aŭgustenanoj kun la ĉarma korto de la fondaĵa domo, la urba pordego kaj la malnova burĝaj domoj, kuŝante inter riverego kaj monto.

Eksteraj ligiloj redakti