Jalapo
Jalapo,[1] Ipomoea purga, estas specio de florplanto en la familio konvolvulacoj (Convolvulaceae).
Jalapo | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Ipomoea purga (Wender.) Hayne | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Priskribo redakti
Ipomoea purga estas priskribita kiel grimpoplanto, kiu povas atingi altojn de 3,7m (12 futoj). Ĝi havas korformajn foliojn kaj purpurajn trumpetsimilajn florojn. Kiam freŝa, ĝia radiko estas nigra ekstere, blanka kaj lakteca interne, kaj varias laŭ grando laŭ sia aĝo[2] Ĝi malfacilas iomete rompiĝi, sed se dispecigita kun kremo de tartaro, lakta sukero aŭ aliaj malmolaj saloj, la pulvorigo multe pli facilas, kaj la pulvoro fariĝas multe pli fajna. [2] Kiam pulvorigita por ingestado ĝia koloro estas palgrizeca bruno. [2] Ipomoea purga estas indiĝena de Meksiko kaj ĝi estas naturigita en aliaj partoj de la neotropikoj.[3]
La nombro de kromosomoj estas 2n = 30.[4]
Malkovro redakti
Ipomoea purga estis malkovrita de hispanaj konkerintoj dum ekloĝado inter meksikaj indiĝenaj homoj.[5] Ĝi estis enkondukita en Eŭropon en 1565 kiel kuracherbo[5] uzita por trakti aron de malsanoj ĝis la 19-a jarcento ĝis kiam pli bonaj kuracaj ebloj estis malkovritaj.[5]
Medicinaj uzoj redakti
La radiko enhavas konvolvulinon, kiu estas potenca laksigilo. Ĝi estas uzata por preventi lakson, sed grandaj kvantoj estigas vomadon.[5] Se oni aplikas ĝin al vundo, oni dire, ĝi induktas purigon.[2]
Kemia konsisto redakti
Jalapa radikrezino povas esti dissolvita en aŭ alkoholo aŭ dietila etero. La rezino nesolvebla en etero estas senodora dum la rezino nesolvebla en alkoholo havas odoron kaj estas tipe bruneca koloro. La konvolvulinola acido (C28H52O14) produktita en Ipomoea purga povas esti malkomponita en sukeran molekulon (C6H12O6) kaj formon de kristaligita konvolvulinola acido (C16H30O3) kiam diluita.[2]
Sinonimoj redakti
- Bazionimo
- Convolvulus purga Wender., Pharmac. Centralb. 1:457. 1830.
- Homotipo
- Exogonium purga (Wender.) Benth., Pl. Hartw. 46. 1840.
- Heterotipa
- Convolvulus officinalis Pelletan, J. Chim. Méd. t. 1. 1834.
- Ipomoea jalapa Nutt. & Cox, Journ. Am. Med. Sci. 5: 305. 1830, nom illeg. non Pursh (1813).
- Ipomoea jalapa Schiede & Deppe ex G. Don, Gen. Hist. 4: 271. 1838.
- Ipomoea schiedeana Zucc., Flora vol. 14, 802. 1831.[6]
Referencoj redakti
- ↑ Laŭ NPIV
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Jalapa (U. S. P.)-Jalap. Alirita Dec 2a, 2013.
- ↑ Jalapo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
- ↑ Ipomoea purga ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 Chevallier, Andrew. (1996) The encyclopedia of medicinal plants. ISBN 0-7894-1067-2.
- ↑ Species:Ipomoea purga
Eksteraj ligiloj redakti
Taksonaj identigiloj redakti
Ipomoea purga |
|
---|---|
Convolvulus purga |
|
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ipomoea purga en la angla Vikipedio.