w1

La Jamajka markolo estas markolo en la Kariba maro, kiu disigas la insulojn Jamajko (okcidente) kaj Hispaniolo (oriente). Kune kun la Venta Markolo norde ĝi ligas la Kariban maron al la Nordatlantiko. Pro sia situo 1000 km nordoriente de la Panama kanalo la markolo estas unu el la plej gravaj ŝipaj itineroj, kaj estas uzata de kargoŝipoj cele al la Pacifika oceano de la orienta marbordo de Usono kaj Kanado kaj de Eŭropo.

Jamaica Channel
Situo de la Jamajka markolo inter Jamajko kaj Hispaniolo
Situo de la Jamajka markolo inter Jamajko kaj Hispaniolo
markolo
Ligas akvejon Kariba maro
kun akvejo Golfo de Gonâve
Disigas landoparton Jamajko
de landoparto Hispaniolo
Datoj

Geografia situo

18° 8′ N, 75° 18′ U (mapo)18.1354115-75.2947998Koordinatoj: 18° 8′ N, 75° 18′ U (mapo)

Map

Plej malgranda larĝo 190 km
Plej granda profundo 1 200 m
Insuloj Navassa
vdr

La markolo larĝas ĉ. 190 km kaj atingas profundecon de ĝis 1200 m.[1]

En la Jamajka markolo situas la neloĝata kalkŝtona kaj korala insulo Navassa, ĉ. 55 km okcidente de Haitio kun surfaco de 5,2 km².

Referencoj redakti

  1. The Earth and the Ocean Basins, eScholarship.org.